Jen gastoblogero de Alexandre Coutu, la poligloto kaj tradukisto kiu antaŭ nelonge publikigis la bonegan kurson “Le Québécois en 10 leçons”.
Sinparolado estas bonega ekzerco, kiun vi povas uzi kun via lingvopartnero, por plibonigi viajn parolkapablon, prononcadon kaj fluecon, sed gxi ankaux tre efikas sen disponebla partnero. Gxi povas helpi vin transformi tempon, kiun vi uzas por pasivaj lingvolernadaj agadoj, kiel legado, spektado aux auxskultado, en efektivan parolpraktikon.
Tiu ekzerco estas kreita por helpi vin paroli kun pli da memfido. Faru gxin ie ajn kaj tiel ofte kiel eblas, ecx se vi ne povas trovi partneron aux mentoron por helpi vin.
1. Elektu historion. Trovu historion, kiun vi volas rakonti. Gxi povas esti gazetartikolo, televidprogramo, librocxapitro, filmo, ktp., aux ecx io kio okazis en via vivo. Zorgu tamen, ke via historio enhavu sufxice da detaloj.
2. Komprenu la historion. Legu la historion aux spektu la videon. Sercxu gravajn vortojn kaj skribu tiujn, kiujn vi pensas ke vi eble bezonos. Estas bona ideo noti la eventojn el la historio dum vi legas aux spektas; tio helpos vin memori pri kio vi devas paroli.
3. Uzu sinparoladon por rakonti la historion en viaj propraj vortoj. (La sinparolado estas la plej grava parto de la ekzerco kaj vi devas fari gxin strikte busxe — skribu nenion!) Nun estas la tempo por rakonti vian historion! Sxajnigu, ke vi parolas al amiko aux auxdienco, kaj certigu, ke vi klare parolu. Prefereble, vi faru tion altvocxe, sed vi ankaux povas fari gxin malaltvocxe aux ecx silente; tamen, la plej bonajn rezultojn akiros vi, se vi fakte movas la lipojn por formi la sonojn. Ne hezitu provi fari pli kompleksajn frazojn, se vi povas. Vi povas uzi la vortaron tiom kiel vi deziras por sercxi la vortojn, kiujn vi bezonas por esprimi vin, ecx uzu gramatikajn librojn laux la bezono, kaj provu reuzi tiun informon en via historio. Faru kiel se vi estus denaskparolanto kaj uzu esprimojn kaj intonaciojn, kiujn vi jam auxdis denaskulojn uzi. Ne zorgu pri nekonitaj eraroj; tiu ekzerco temas precipe pri la plibonigado de via flueco kaj memfido.
4. Poluru vian prononcadon. Kiam ajn vi hezitas, haltas aux pauxzas, dum vi rakontas vian historion, finigu vian frazon kaj rekomencu ekde la komenco. Rediru gxin denove kaj denove — tiom da fojoj, kiujn vi bezonas — gxis vi sentas, ke vi povas produkti la tutan frazon komforte kaj ke vi felicxas kun la rezultoj. La celo estas plibonigi kaj la fluecon kaj la prononcadon, do faru tion gxis vi estas kontenta. Tiu parto de la ekzerco estas esenca, cxar rediri frazojn tiel neeblas en la reala vivo kaj vi nur povas fari gxin efike, kiam vi estas sola. Certigu, ke vi kontrolas la prononcadon en vortaro aux rete en kazo de dubo, aux demandu al denaskulo, kaj enmetu tiun novan informon, kiam vi rediras la frazojn.
5. Rakontu la historion al senpera auxdienco. Se vi havas lingvopartneron aux mentoron, diri vian historion al li vivvocxe estas la plej pova fino de la ekzerco. Permesu al vi ripeti partojn de frazoj, kiuj ne kontentigas vin. Se via partnero sxajnas esti malcerta, provu klarigi vin denove alimaniere aux uzante aliajn vortojn kaj demandu, kion li preferas. Ankaux lasu lin fari demandojn al vi pri via historio. Nepre diru al li, ke vi vole ricevus liajn korektojn, kaj rekonstruu viajn frazojn enmetante ĉiun ajn korekton, kiun vi ricevas. Ripetu vortojn kies prononcadon li korektas. Atentu pri kiel via partnero reformulas tion kion vi diras: tio helpos vin trovi pli naturan lingvon por esprimi vin. Kaj ne timu fari erarojn: vi ne povas korekti erarojn sen fari ilin.