Kiu mi estas

Mia nomo estas Judith Meyer. Mi aĝas 31 jarojn, mi estas germanino kaj loĝas en Berlino kun mia usona koramiko, Chuck Smith. Mi origine venas de Kamp-Lintfort, urbeto apud Düsseldorf en la okcidenta parto de Germanio, sed mi ekloĝis en Berlino en marto 2008 kaj mi amegas ĉi tiun urbon!

Mi egege interesiĝas pri lingvoj (kiel mi lernis miajn lingvojn), programado, politiko, metodoj de lernado kaj instruado. Mia universitata fakoj estis francaj studoj, komputila lingvistiko kaj merketado. Mi multe instruis la germanan, Latinon kaj Esperanton per interreto, okaze ankaŭ la francan aŭ la anglan, kaj mi laboris kiel projektestro de GermanPod101.com, ankaŭ verkante kaj surbendigante la plejparton de la lecionoj.

Poste mi publikigis plurajn anglalingvajn librojn: Learn to Read Arabic, Fluent Chinese: the complete plan from beginner to advanced, 72 Ways to Learn Spanish for Free, 72 Ways to Learn German for Free, 72 Ways to Learn French for Free kaj 72 Ways to Learn Japanese for Free.

Nuntempe mi ĉefe programas en Ruby on Rails aŭ mi ludas la malnovegan azian ludon Goo.

Skribu al mi se vi havas ion interesan por kundividi kun mi!